Nigra Madono

Nigra madono de Częstochowa

Nigra madonoNigra virgulino estas skulptaĵo aŭ bildo de Sankta Maria, kiu prezentas ŝin kun nigra haŭto.

La skulptaĵoj estas plejparte el ligno, sed foje ankaŭ el ŝtono, ofte pentritaj kaj estas proksimume 75 centimetrojn altaj kaj datiĝas de la 11-a ĝis 15-a jarcentoj. Ekzistas du ĉefaj grupoj en la skulptaĵspecoj, liberstarantaj kaj surtronigitaj.

La madonoj en formo de bildoj estas kutime bizancstilaj ikonoj , ofte faritaj en Italio en la 13-a14-a jarcentoj. Ekzistas ĉirkaŭ 450 ĝis 500 nigraj virgulinoj en Eŭropo, depende de la klasifiko. Ekzistas almenaŭ 180 skulptaĵoj de nigraj virgulinoj (france: vierge noires) en Francio, same kiel centoj da nemezepokaj kopioj. Kelkaj el ili estas en muzeoj, sed plej multaj troviĝas en preĝejoj aŭ sanktejoj kaj estas respektataj de kredantoj. Multaj el tiaj bildoj estas kultataj de katolikismo kaj estas objekto de pilgrimado kaj kulto pri mirakloj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search